Iaj verkistoj temas vortoj, kiuj prenatas, ĉiu unu,  kiel petritelerikulturoj, aranĝitaj kaj rearanĝitaj sub malsamaj lumoj kaj malsekecoj, malsimilaj sintaksoj kaj rakontoj. Vortoj estas mebloj, tial bona verkisto estas bona interioro-desegnisto, kiu malobservante fluktuecon de modgusto povas forĵeti la pecon da meblo do amata, ankoraŭ do malgracia, eĉ memvola, en la spaco da etaĝo.

La muzikisto, vi povu nomigi nin socia ermito, investos horojn, pli pezaj ol oro, pli malpezaj ol la supranta borso, por koordinati la fingrojn, aŭ la pulmojn, aŭ la brakojn, disciplinanta la menson, tiom ili moviĝas sin tiel, por sonori el iliaj instrumentoj, strangaj lignaj skulptaĵoj kun pecoj da metalo, sonoj tiel ordata kiu elprenas eĉ adorado el homo. 

Nu, estas dancistoj kaj aktoroj kaj pentristoj kaj skulptistoj kaj pensistoj kaj amistoj, kaj tuta da ili, da ni, ĉar ĉiuj ni tute mem estas artistoj, loĝas kun animo nia en loko, kiu ne ekzistas, ĉar animo nia venas el loko ne ekzistanta kaj loĝas en loko ne ekzistanta. Ankoraŭ ni loĝas ĉar ni ja, ke ni pri stomakoj niaj zorgas, timas malplenecon ilian (la stomako malplena mortiĝas), ke ni espereculon en vivoj niaj bezonas, ke ni tage post tage sen mortants el senespero simple vivas, estas signo de ekzisteco sur ebeno homa, ke ni loĝas en loko, kiu krutespere ekzistas. Ĉiuj ni tute estas mem artistoj.


[por legi en la Angla, tie ĉi klaku]


Vespero kun Anatol Ugorski

Ro Kravtchin, mia profesoro de klaviero, malfermas la pordon, malrapide ĉirkaurigardanta la ĉambron demandas li, se Mariam forlasis kaj senatendanta mian respondon, demandas kion mi faras. Al kiu mi respondas ke mi elpartituroludas klavierkoncerton de Shostakovich (antaŭe provis Verklärte Nacht de Schoenberg). Li krakas siajn fingrojn, ekparoletas kion bonetan, ridetas kaj geste alvokas min veni. La vespero ĝisatendadas.


En lia domo, la alia profesoro ankaŭ de klaviero ro Peterson, estas jam tie parolanta kun ro Ugorski, la profesoro de mia profesoro; fakte, ili kune fumas. Ro Ugorski havas 72 jarojn. Ro Petersen ankoraŭ aspektas malmortebla. Lin manpremas mi, ilin, kaj ekinterparolas, neniel malgravas, fakte, ni diskutas pri al kiu lingvofamilio la Malaja apartenas kaj iomete tuŝetas lingvistikon; la deveno de la kreoloj kaj tiu ple. Ro Ugorski turniĝas sin al mi, demandas al mi, kiom da lingvojn mi parolas kaj ro Kravtchin kun ro Peterson fiksrigardas min, kvazaŭ urĝus min por sciĝi ron Ugorski.


Post tiu tuta, ni eniras kaj mi sidiĝas. Unu post unu, malrapide enviras la Gastoj de la vespero, mia universitatokunulo Timo, kartvelujo, envenas. Hyejong kaj Martina kuiras kuireje (por tiu ĉi aparta okazo estas ili duopo kuiranta, koincide ambaŭ koreulinoj), ro Bertino poste envenas. Tie, ĉirkaŭ tablo, kovrita per tuko sur kiu estas diversaj muzikeroj, restanta sur tapiŝo kun anarkiaj geometriskemoj, ni sidas. Mi sur malalta sofo kaj iuj aliaj sur lignaj seĝoj. Ĉio sinceras. La ŝrankoj ĉe unu muro enhavas rusajn kaj francajn librojn. Iu fakoj montriĝas vinon kaj kolekton de multaj diskoj indeksendotaj kaj ĝuste ordotaj. Ro Kravtchin alprenas iom da enrekordoj de ro Ugorski el la Deutsche Grammophone.


Ro Petersen prenas la teleron de fromaĝo, mi ne memoras la namojn de ili, kaj ektranĉas, al kiu ro Ugorski rimarkas, ke ĉion Christian (Petersen) faras estas arto tiom artisto estas koncernita. La konversacio flosas je la diskuto de certaj germanaj vortoj, kaj poste je rusaj idiomoj, kaj poste je italaj filmoj, kaj poste je prudentaj impostkonsilistoj, kaj poste je ridindaj rakontetoj (kiu faras ron Petersen perdi tutan da aero en siaj pulmoj, maldekstromano sur sia botelo de biero, dekstro sur ĉokoladeto enhavanta alkoholon). Tuta ni ĉefparte estas musikistoj sidanta ĉirkau klavieristo, kiu povas diriti esti legenda, (mia poŝtelefono koneksita al la sonsistemo de ro Kravtchin ludanta la Messiaen de Ugorski) kaj aŭskultanta lin rakonti per la sprito ke povas kontraŭi tiu de Wilde kaj per la humero ke povas mildigi la korojn de iu ajn. Al mi proponas li « Sam, kiam vi la Goldberg Variacionojn publike ludas, rajtas vi lasi unu aŭ du de ili. Se mi rigardus, mi promesas ne perfidos vin.»


Ekzistas klaviero en la domo kaj ro Ugorski sidiĝas sin ĉe ĝi, kantas rusan popolkanton (en la germanan, memkompreneble) kaj ripeta la maniero de lia filino dancanta je la stancoj. Ni trinkas teon je 10 vespere kaj rimarkas pri sukero, kiu trinkas kafon per ĝi, per teo, matene, vespere?


Ŝajtas min, ĉi tiu estas kial mi muzikas. Por vivi la vivon de vivanta.



[por legi en la Anglan, tie ĉi klaku]